16-a seminario de esperantistoj-ĵurnalistoj
Kunlabore kun Litova Esperantista Ĵurnalista Asocio.

Internacia

Interkonsente kun organizantoj de antaŭaj ĵurnalistaj seminarioj organizadon de tiu aranĝo transprenas Litova Esperanto-Asocio kaj ĝin realigos kune kun Litova Esperantista Ĵurnalista Asocio.

La 16-a seminario de esperantistoj-ĵurnalistoj okazos la 20 - 21- de majo, 2023 en  kampadejo 26 kilometrojn for de Kaunas direkten al Vilkija.

La programo de la aranĝo estos maksimume analoga al la programoj de la antaŭaj seminarioj ( prelegoj, diskutoj, kvizo, vespero kun kantoj,  banejo k.s. ). Funkcios libroservo,
Partoprenkotizo estas la sama kaj nur simbola - 30 euroj (eniras tagmanĝo,  vespermanĝo, matenmanĝo, kafopaŭzoj, banejo, organizaj elspezoj). La  monon ĝiru al konto de kasistino Irena JAGMINAITĖ aŭ pagu kontante ĉe  alveno al la aranĝo.

Anticipa registriĝo bezonatas.
Pri partopreno informu Asta NASTARAVIČIŪTĖ au Povilas JEGOROVAS.
Estas invitataj ĉiuj esperantistoj, ne nur ĵurnalistoj.
Informoj

anasturte(ĉe)gmail.com
Sadauskai

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por informi vian partoprenon

Indiku ke vi interesiĝas kaj vi ricevos memorigajn retmesaĝojn pri la evento.

Administranto