Grigorij Jefimoviĉ Rasputin (1869-1916) fariĝis unu el simboloj de carismo en Ruslando. Siberia kamparano, kiu penetris caran korton kaj influis caran familion kaj nerekte eĉ politikon de grandega lando. Ĉarlatano, alkoholulo, ĉasisto de virinoj, sed ankaŭ inteligenta viro kun forta volo, kiun li sciis bonege uzi. Jam dum sia vivo li fariĝis fama persono, sed lia vera vivo kaj morto estis kaŝitaj sub tavoloj de multaj legendoj. Stranga konduto kaj sukcesoj de tiu ĉarlatano de cara erao estas studendaj ankaŭ pro tio, ke baldaŭ post lia morto aperis en historia scenejo pli danĝeraj kaj pli kruelaj ĉarlatanoj, sur kies kontoj estas milionoj da viktimoj
Prelegonto: Oldřich Arnošt Fischer
Renkontiĝo okazis rete per Skajpo. La prelego estis registriita, vi povas spekti ĝin ĉe Jutubo.
Programo pro venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.