Kune manĝi post la somera paŭzo, someraj travivaĵoj, ludo: "Verda Ŝtelo"
19:00 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln

Loka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!
Ĉar la Sumpfblume ankoraŭ estas fermita, ni renkontiĝas hodiaŭ en la restoracio "Me Lounge"!

Detala programo:
09.09.2020:     19.00 horo restoracio "Me Lounge":     Kune manĝi post la somera paŭzo, someraj travivaĵoj, ludo: "Verda Ŝtelo"
Post la somera paŭzo ni kune iras manĝi en la restoracio "Me Lounge", Am Stockhof 2, Hameln. Ni babilas pri niaj someraj travivaĵoj kaj pri niaj travivaĵoj dum la virtualaj kongresoj. Ni ludas la ludon "Verda Ŝtelo" (se eblas, kunportu smartfonon).
Por ekscii la nombron de partoprenantoj (pro rezervado de tablo) nepre necesas aliĝi antaŭe. Bonvolu enskribi vian nomon nepre ĝis la 7-a de septembro, lundon vespere, en la Doodle-liston: https://doodle.com/poll/t27yrxeuuaemtsyg
Neil Roberts ) 

Ni estas en la aparta ĉambro.

Aldonaj informoj:
 
  • Vi trovas detalojn pri la renkontiĝo ankaŭ en la kalendaro de la grupo  https://www.esperanto.de/de/enhavo/hameln/kalender aŭ ĉe https://eventaservo.org/o/RB_Hameln
  • Ni okazigas renkontiĝon du- ĝis trifoje monate, nur en somero kaj ĉirkaŭ kristnasko ni paŭzas. Niaj eventoj estas taŭgaj por komencantoj, progresantoj kaj flue parolantoj. Tiu ĉi grupo estas malferma por ĉiu aĝo
  • Tiu ĉi evento estas senpaga. Bonvolu pripensi subteni la lokan gastejon mendante trinkaĵon aŭ manĝaĵeton.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉