Vendreda parolrondo ĉe SAT-Amikaro, Parizo
18:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
31a Oktobro : (temo baldaŭ anoncota).

Kunveno/Evento

Per kio propras Homoj ?


"Rido estas propraĵo de Homo" asertis Rabelezo (Rabelais) en 1534.
Kion asertus Rabelezo, hodiaŭ ?
Kiel ni malsamas de bestoj ?
Kiel ni diferencas de artefarita intelekto ?
Ĉu tiuj diferencoj ankoraŭ longtempe daŭros ?
Ĉu
"La Homo, la Besto, la Artefarito" aspektas kia nuntempa versio de "La Bonulo, la Malbonulo kaj la Fiulo" (vesterno/vaker-filmo de Sergio Leone) ? 
Ĉu la serĉata trezoro de la filmo, valoras la penon ?...


sidejo_jan2021_800x200.jpg 40,6 kB

La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !

Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto.
Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.

Dzeka+Zam-288x384-2.jpg 20,1 kB



Kore,

Zam & Dzeka.



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.sat-amikaro.org
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
132-134, Boulevard Vincent-Auriol

Interesiĝintoj

Administranto