🖥 Konferenco de la Akademio
Okaze de la Zamenhof-festo, Akademianoj prezentos per Zoom konferencon pri diversaj temoj interesantaj kaj la Akademion kaj la ĝeneralan publikon, inaŭgurante novan kontakton inter nia Institucio kaj la Esperantistaro.

Kunveno/Evento

Mardon, 14an de decembro, 13a – 14a20 UTC (14a – 15a20 laŭ mezeŭropa horo)
 
                Probal Dasgupta: Ebloj kaj malebloj en la emfaza ripetado de afiksoj Esperantaj
                Sergio Pokrovskij: Maltrafoj (Kiojn mi volis sed ne sukcesis fari en la Akademio)
                Javier Alcalde: Socia historio de Esperanto. Kial? Kiel? Kien?
                Grant Goodall: Schleyer kaj Zamenhof kiel lingvokreantoj: 
substantiva morfologio en Volapük kaj Esperanto
 
Merkredon, 15an de decembro, 13a – 14a40 UTC (14a – 15a40 laŭ mezeŭropa horo)
 
                François Lo Jacomo: Ĉu modernigi la Akademion?
                Aleksandro Shlafer: Kiel la Akademio kontribuu al Vikipedio?
                Cyril R. Brosch: La Konsultejo de la Akademio
                Bertilo Wennergren: La nun okazanta revizio de PIV, 
en kiu partoprenas pluraj Akademianoj
                Carlo Minnaja: Proklamo de la Laŭro de la Akademio 2021.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

sekretario(ĉe)akademio-de-esperanto.org

Administranto