La "Laborgrupo pri Esperanto en Universitatoj" de ESF/UEA/ILEI/TEJO kun IrEA okazigas:
Kunpens(ig)ado pri Esperanto kaj Universitatoj (La 18-a sesio)
Ni bonvenigas partoprenadon de ĉiuj interesatoj!
Lunde, la 2-an de aygusto 2021, je la 13:30 laŭ UTC
De Internaciaj Korespondaj Esperanto-Universitatoj ĝis Internaciaj Virtualaj Esperanto-Universitatoj - Ĉu ĉio nur fantazio? Kial ne okazas io?
Kun gvidado de prof. Renato Corsetti, venu por diskuti pri tio kaj vidi kion ni povas plenumi por pli efike vigligi Esperanton en la Universitatoj tra la tuta mondo!
Ĝis nun multaj aktivuloj el tre diversaj landoj partoprenis en la sesiojn de la Kunpens(ig)ado pri Esperanto en Universitatoj, i.a. kaj ekz-e, geprofesoroj Ilona Koutny, Nina Daniljuk, Gong Xiaofeng (Arko), Humphrey Tonkin, Renato Corsetti, Orlando Raola, Federico Gobbo, Dennis Keefe, Vincente Manzano-Arrondo, Byelongo Elisee Isheloke, Francesco Maurelli, Amri Wandel, Ivan Colling, kaj Giridhar Rao.
La 19-a sesio okazos: lunde, la 2-an de aŭgusto 2021, je la 13:30 laŭ UTC
Kunven-Identigilo (Meeting ID): 845 0226 0578
Pasvorto (Password): la nomo de nia karega lingvo per minusklaj literoj
Ekde la projekto de Internacia Koresponda Universitato Komenio (Comenius) en la 1980aj jaroj ĝis la hodiaŭaj projektoj pri Internacia Reta Esperanto-Universitato; ni invitas ĉiujn partopreni en niajn Kunpens(ig)adojn pri Esperanto kaj Universitatoj, i. a. kaj speciale aktivulojn el la koncernaj establoj kiel diverslandaj universitatoj kaj altlernejoj, ĈEL, AIS, IKU (ISU), E@I, CED, ESF, ILEI, UEA, TEJO, KAEST, ...