Promenado laŭ la Skeldo de Gento ĝis Melle.
10:00 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Invito por fari promenadon kune kun asocio kiu pledas por pura trinkebla akvo en la riveroj.

Kunveno/EventoAlia


Rezervu la merkredon, la 7-an de majo 2025 por bela promeno kun la aktivuloj de "DrinkableRivers".
(La deklaritaj tempoj estas provizoraj)

Fondita en 2018, la asocio Drinkable Waters celas atentigi pri la malpureco de eŭropaj riveroj.
Baldaŭ komenciĝos ilia nova projekto, kie ili promenos laŭ la Skeldo de la fonto ĝis la fino. La Flandra Esperanto-movado subtenas tion. Merkrede la 14-an de majo, esperantistoj promenos de Kruibeke al Antverpeno (ĉiujn informojn pri tio vi povas trovi en Eventa Servo sub 'Kruibeke')
Kompreneble ankaŭ tra Gento la Skeldo fluas, do esperantistoj de La Progreso povas aliĝi al la promenado merkrede, la 7-an de majo, por la itinero inter Gento kaj Melle. La komenco estas planita je la 10a (?) horo matene ĉe Keizerspark (Vlaamsekaai 1), tagmanĝo en Destelbergen ('t Schippershuis, Scheldekant 19)  kaj alveno ĉirkaŭ la 17a horo en Melle.


Vi povas trovi informojn kaj registriĝi sen devo en la retejo de 'Drinkable Rivers'. Se vi sciigus min anticipe, tio ankaŭ estus utila.


image.png 4,89 MB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.be/gent
lodorkatja(ĉe)skynet.be
Keizerspark, Gent

Interesiĝintoj

Administranto