Savu la daton por nia ĉiujara vintra celebrado, Zamenhof-festo.
En la konstruaĵo “Aura”, 386 Yonge St. Lounge 2.
Ĝi inkluzivos muzikon, dancadon, ludojn, manĝaĵon (ŝancbufedo). Bonvolu kunporti ludojn kaj manĝaĵojn se vi povos. La klubo provizios telerojn, manĝilojn, tasojn, ktp.
Ankaŭ okazos formalan kunsidon de la klubo je la 1700.
La kunsido inkluzivos
- Elektado de estraro
- Diskuto klubaj kunvenoj, en viand-spaco kaj virtualaj.
- Diskuto pri la planata Dulanda Kongreso de EUSA kaj KEA okazonta en Toronto la 11an ĝis la 14a de Julio, 2025, kaj NASK, okazonta la 7an ĝis la 11a de Julio 2025, ankaŭ en Toronto.
La elektado okazos laŭ la statuto de nia klubo, legebla
ĉi tie.
Notu, vi devas antaŭ-aliĝi por ke ni donu liston da partoprenantoj al la sekureca-stabo de la konstruaĵo. Se vi ne antaŭ-aliĝos, vi ankoraŭ povos veni, sed tio kaŭzos pli da laboro por la organizantoj kaj malhelpos nian ĝuadon de la festo. Por aliĝi, simple RSVP en Meetup, aŭ sendu retpoŝton al esperanto.toronto ĉe gmail.com. Bonvolu doni la plenan nomon de ĉiuj gastoj. Ankaŭ, ni bezonas voluntulojn por “deĵori” dum unu aŭ du horoj – ĉefe la tasko estas enlasi ne-aliĝitajn gastojn kaj prizorgi la purigadon de la ĉambro poste. Bonvolu retpoŝti se vi povos voluntuli.