Grupa ekskurso al la Muzeo pri Arto en Vitro de Alkorkono
17:00 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Madrido
Elekti horzonon
Ni proponas al vi gvidatan viziton en oktobro al interesa kaj tre nekonata muzeo

Loka

 Ankaŭ revenas la organizado de ekskursoj kaj ĝeneralaj kulturaj eventoj de MEL.

Ni proponas al vi gvidatan viziton en oktobro al interesa kaj tre nekonata muzeo: la Muzeo pri Arto en Vitro de Alkorkono (MAVA). Ĝi estas unika en Hispanio, ĉar ĝi eksponas pecojn kreitajn per specialaj teknikoj, kiu donas apartan aspekton al la artaĵoj. Ne temas specife pri kreado de vitro (kvankam la muzeo enhavas spacon ankaŭ por priskribi la prilaboron de la vitro), nek pri ekspozicio de konvenciaj vitraĵoj, sed pri tute aparta tekniko (vi povas vidi iom en la apuda foto)/

image.png 300 kB
La muzeo situas en la kasteloj de San José de Valderas, en Alcorcón. Ankaŭ la konstruaĵo mem estas interesa kaj speciala. Temas pri modernaj kasteloj, konstruitaj de kaprica aristokrato en historieca stilo komence de la 20a jarcento, kiuj spertis multajn uzojn, kaj estis restaŭritaj de la urbestraro en la 80aj jaroj de la pasinta jarcento por sia uzo kiel kultura centro. Apud ili troviĝas alia granda kultura projekto, nomata CREAA, de tre grandaj dimensioj, kies konstruado estis haltigita pro la lasta ekonomia krizo.

La vizito okazos la 6an de oktobro, vespere, ekde la 18,00 horo. Ni rendevuos inter la 17,00 kaj 17,30, ĉe la elirejo de la metrostacio Joaquín Vilumbrales (apud bierejo Gambrinus), kaj poste sub la akompano de Toño del Barrio ni aliros la kastelojn. Eĉ se ekster la ĉefurbo mem, la alveno estas tre facila kaj senpena: la metrostacio estas la unua post Cuatro Vientos en la lineo 10 (memoru ke ĝi troviĝas en zono B1, do vi devos aĉeti “kombinitan bileton” se vi venas el Madrido); ankaŭ la aliro per aŭto estas sufiĉe facila, kaj ne estas grandaj problemoj por parki. La muzeo troviĝas tre proksime al la metrostacio, je 5-minuta promenado.

Vi povas inviti aliajn amikojn, sed, tre grave: bv. informi nin per retpoŝto, por konfirmi ke ni atingas la minimuman nombron postulatan de la respondeculoj por gvidata vizito. 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.es/mel/
niavocho(ĉe)gmail.com
Metro Joaquín Vilumbrales

Interesiĝintoj

Administranto