Tema diskutado kaj Ateliero – 78: Nia mondo, ĉu ĝi estas tridimensia.
Internacia
Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro?
Tema diskutado kaj Ateliero – 78: Nia mondo, ĉu ĝi estas tridimensia.
Ni diskutos hodiaŭ pri nia stranga tridimensia mondo, kaj pri la ŝanco vivi ene, rilate al aliaj du-, kvar-aŭ pli- dimensiaj spacoj kiuj verŝajne ankaŭ ekzistas, malgraŭ ke ni ne kapablas imagi ilin. Kaj belega modelo "Axis", instruota de fama origamisto el Italio, Paolo Bascetta, prezentas koordinatoj de nia komforta tridimensia spaco. Kaj dum la faldado ni povos senti eĉ la kvaran koordinaton, - la tempon!
Pasvorto ): skribu la nomon de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj
La ateliero okazas kun Zoom-subteno de IREA ĉiudimanĉe, je la 19.00 - 20.30 laŭ la horzono de Francio (18.00-19.30 laŭ UTC)
En la atelieroj kaj prelegetoj de Larysa Osadchuk (asocio “Animation Création Cullture Origami”) ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon, kaj trovi en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montras ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio. Ni prediskutas diversajn aspektojn de origamio kaj faldas interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.
Esperanto kaj origamio - du universalaj lingvoj por internacia komunikado. Aliĝu!
Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo.