Ni renkontiĝas ĉiusemajne je la sama horo por babili, kutime laŭ temo, sed fojfoje ne. Novaj partoprenantoj estas aparte bonvenaj.
Kiom da libroj vi legas en unu jaro? Kiom da libroj vi havas? (Ĉu milojn aŭ dekojn?) Ĉu vi legas en multaj lingvoj aŭ nur kelkaj? (Mi supozas ke en almenaŭ du.) Ĉu vi ĉefe aĉetas librojn aŭ pruntas de bibliotekoj kaj amikoj? Ĉu vi vendas librojn post lego, aŭ ĉu vi havadas ilin? Ĉu vi relegas amatajn librojn plurfoje aŭ eĉ multfoje? Aŭ ĉu vi ĉiam serĉas novajn legindaĵojn? Ĉu vi pli ofte legas romanojn aŭ informlibrojn? Kiuj estas viaj plej ŝatataj libroj?
Partoprenu mardon je 20:30 (UTC +9:30), per la jena ligilo:
https://us04web.zoom.us/j/74060361913?pwd=Y0ROLzdBb0s2SWsrN2x5Mmsra3B5dz09Identigilo: 740 6036 1913, pasvorto: senlege