Zamenhof-tagoj kaj aliaj tradiciaj eventoj de Esperanto-Centro en Herzberg am Harz – la Esperanto-urboLa Esperanto-Klubo en Herzberg ĉi-jare festos sian 50-jaran jubileon. Resti aktivaj kaj oferti regulajn programojn dum tiu longa tempo bezonas persistajn gvidantojn, kunagadantojn, entuziasmon, multajn ideojn kaj daŭran optimismon.
La tradiciaj Zamenhof-tagoj estas ofte la kulmino en la tutjara programkalendaro de la Esperanto-Centro. Ni prezentos kelkajn tradiciojn, kutimajn aktivaĵojn kaj kompeneble ankaŭ memorindajn, esceptajn eventojn rilate al nia agado kaj al tiu sukcesa decembra klubevento.
Bonvenon al tiu prezentado, se vi pretas ankaŭ je spertinterŝanĝo, diskutado pri movadaj organizaj taskoj, kunlaborado, ktp.
Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy estas estroj de Esperanto-Societo Sudharco kaj Esperanto-Centro Herzberg.
Tiu ĉi evento estas organizita de la londona (
LEK) kaj antverpena (
LVS) kluboj.
Petu la zoom-ligilon ĉe:https://londonaesperantoklubo.com/zoom.htmlLVS-anoj povas peti la zoom-ligilon ankaŭ retmesaĝe (antaŭ 18:00 CET) ĉe:
esperanto-antwerpen@esperanto.beVi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.