KKPS (KlaĉKunveno Post-Somera) estas la plej granda renkontiĝo de Nederlanda Esperanto-Junularo en la jaro. La evento havas buntan programon de la tago ĝis la noktofino. Tradicia estas ankaŭ la Halovena balo, do ne forgesu kunporti vian kostumon!
KKPS okazos dum la Halovena semajnfino (de la 30-a de oktobro ĝis la 1-a de novembro 2026) en la domo Ons Thuis en Ommel (Nord-Brabanto). Ni ofertos taksiservon de la plej proksima stacidomo (Helmond Brouwhuis).
Pliaj detaloj kaj aliĝilo venos poste, sed jam nun rezervu la tempon en via agendo!
Se vi havas demandojn, kontaktu NEJ per retpoŝto