"Virinoj, povoplenaj homoj"
Tio estas la temo elektita de la Komisiono. Prelegoj, debatoj, filmoj, ebligos al ĉiuj, viroj kaj virinoj kune, interŝanĝi ideojn, emociojn, faktojn kaj fantaziojn.
La bunteco de niaj originoj kreos riĉan bildon pri la vivo de la virinoj en la mondo.
Ni diru KONGRESO DE VIRINOJ, mallongigo KV, ĉar la Komisiono provas KOVI pozitivajn agadojn.
Ne estos virtuala kongreso, tamen ni VOKAS al abunda partopreno. Estos ĉeesta fizika vigla renkontiĝo inter viroj kaj virinoj el diversaj horizontoj.
La kongreso okazos 30-an kaj 31-an de julio 2026 - ĵaŭde kaj vendrede antaŭ la 111-a Universala Kongreso de Esperanto en Graz, Aŭstrio.