La tradician feston de asocioj organizas la urbestraro de Nancio chiun jaron au duan jaron, en septembro.
La arangho estas sufiche vigla. Ghi alvenigas multajn interesatojn kaj ankau allogas ordinarajn promenantojn en publika parko tre vizitata semajnfine.
Iuj asocioj proponas apartan spektaklon au ludojn.
Ghenerale venas lokaj radioj.
Do bona okazo por prezenti esperanton kaj proponi manierojn por ghin lerni.