Antaŭ 40 jaroj okazis la atom-radia katastrofo en la elektro-centralo de Ĉernobilo en Ukrainio (ĉi-tiam Sovetio). Ĉu vi memoras, kiel vi ricevis tiun informon ? ĉu la oficialaj propagandoj serenigis vin ? ridigis ? hontigis ? Ĉu tiaj Ŝtataj mensogoj povus okazi en nia nunepoko de interreto ? Ĉu hodiaŭ ekzistas alispecaj Ĉernobilaĵoj ? aŭ mal-Ĉernobilaĵoj, t.e.: aferoj sengravaj kiuj estas tre amplifikitaj por deturni atenton, fuŝi debaton ?
[ 13 ĉeestintoj (ne samtempe). Ni esploris multajn aspektojn de atoma energio. Ni ankaŭ temis pri la situacio de nia SAT-Amikarejo, kiu nun aperas malpli sur-ŝvebata de danĝera nubo. La kiŝo estis el spinacoj kaj maiz-faruno ; nur 3 vin-botelojn. ]
sidejo_jan2021_800x200.jpg40,6 kB La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !
Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto. Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.