🧑🏻🏫 Proponata (sed ne deviga) Tagotemo:
"Kion vi ŝatus ŝanĝi en via ĉiutaga vivo?"
Ni ĉiuj havas kutimojn. Iuj estas utilaj, aliaj malpli. Foje ni volas ŝanĝon por vivi pli bone, pli trankvile aŭ pli saneme. Sed... kion vi mem ŝatus ŝanĝi?
💬 Ekzemplaj respondoj (por inspiro):
- Mi ŝatus uzi malpli la telefonon antaŭ dormo.
- Mi ŝatus ekzerciĝi pli ofte, eĉ se nur 20 minutojn tage.
- Mi ŝatus lerni iom da Esperanto ĉiutage, ne nur semajnfine.
- Mi ŝatus manĝi pli sane kaj eviti rapidmanĝaĵojn.
- Mi ŝatus dormi pli frue kaj ne resti veka ĝis noktomezo.
- Mi ŝatus esti malpli stresa kaj pli atenta pri la nuntempo.
Utila vortprovizo
- ĉiutaga vivo
- ŝanĝi
- kutimo
- laco / laciĝo
- streso
- sano / sana
- ekzerciĝi
- dormi
- manĝaĵo / nutraĵo
- telefoni
- konscia / konscie
- pli da tempo
- paŭzo
- malpli da..
- ekvilibro
Kio estas la celo?
La Lingva Laboratorio de Esperanto estas dediĉita al tiuj, kiuj lernas la lingvon je meza nivelo kaj deziras plibonigi sian parolkapablon en komforta kaj struktura etoso.
Ĉi tiu laborrenkontiĝo celas esti praktika lingva ateliero, kie ĉiuj partoprenantoj havos la necesan tempon kaj trankvilon por esprimi sin en Esperanto, senpremete kaj nature.
Ni kuraĝigas vin, antaŭ la evento, pripensi la proponatan tagotemon aŭ alian temon, kiun vi ŝatus prezenti aŭ diskuti kun aliaj, por ke la interparoloj estu pli fruktodonaj kaj strukturitaj.
Gravaj Klarigoj:
Ĉi tiu renkontiĝo ne estas por ĝenerala babilado aŭ diskuto. Ĝi ankaŭ ne estas evento por homoj, kiuj simple serĉas ion por fari sen vera intereso pri lingva evoluo.
Ni aparte atentigas, ke neniu rajtas monopoligi la diskuton, ĉar la celo estas doni al ĉiuj partoprenantoj sufiĉan tempon kaj spacon por esprimi sin libere kaj komforte.
Ni antaŭĝojas vian partoprenon kaj fruktodonan kunagadon!