🖥 Surspure de doktoro Zamenhof en Varsovio - prelego de Pavla Dvořáková
18:30 - 19:30 (MET)
Eŭropo/Prago
Elekti horzonon
Nekutima virtuala promeno tra la urbo

Internacia

Programo omaĝe al forpasdatreveno de d-ro L. L. Zamenhof (+14.4.1917).
Atendas vin netradicia virtuala promeno tra la lokoj, kie d-ro Zamenhof vivis, studis, laboris, mortis kaj estis entombigita. Kiel tiutempa Varsovio aspektis? Ĉe kiu adresoj d-ro Zamenhof loĝis, tra kie supozeble iradis, kie li ĉerpis fortojn? Kiujn konstruaĵojn tiutempe vidis liaj okuloj – kiuj el ili estis post la 2-a mondmilito renovigitaj kaj kiu ne? Kiel tiuj lokoj (kaj precipe liaj loĝlokoj) aspektas nuntempe? Etoson de Varsovio ŝanĝe de la 19-a kaj 20-a jarcentoj ni iom enflaros pere de malnovaj bildkartoj kaj fotografaĵoj, kiuj estos kompletigitaj per interesaj detaloj el la vivo de Zamenhof, inkl. liajn lastajn tagojn kaj la entombigan ceremonion. La programon sekvos la dua parto, okazonta la 26-an de julio, kadre de la Esperanto-Tago kaj estos dediĉita pli ne al la varsoviaj lokoj, sed ankaŭ al la homoj (precipe familianoj kaj geamikoj), al la Unua Libro kaj al nuntempaj ZEOj en la urbo.
La supozata tempo inkluzivas ankaŭ 15-20 minutojn por demandoj, kompletigoj aŭ diskuto.

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

meet.jit.si/EsperantistakluboenPr...
pavla.pisek(ĉe)centrum.cz

Interesiĝintoj

User profile pictureJulia Noe


User profile pictureJerzy DRYJA /Georgo/ PL


User profile picturePavol Petrik

kaj pli...

Administranto
User profile picturePavla Dvořáková