🖥 V. Novobilský kaj J. Kořínek: elstaraj esperantistoj, sed alimaniere – Petr Chrdle
19:00 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Prago
Elekti horzonon
Prelego

Kunveno/Evento

Dum la prelegoj oni prezentos du elstarajn esperantistojn, kiuj havas kiel komunajn trajtojn perfektan konon de Esperanto kaj amon al la ĉeĥaj kulturo kaj historio, sed agis alimaniere. 

Jiří Kořínek okupiĝis plejparte pri poezio (gajninto de 18 literaturaj konkursoj), beletro kaj muziko, dum Vlastimil Novobilský pri literaturo de fakto – historio, interlingvistiko (Komenio) kaj fakaj aplikoj de Esperanto.

Ligilo de ambaŭ elstaruloj estas Věra Novobilská, fraŭline Kořínková, ankaŭ perfekta esperantistino. 

Prelegonto: Petr Chrdle
Lingvo: Esperanto

La programo estos registrata.

Jen la ligilo:
https://polsl-pl.zoom.us/j/93116604802?pwd=MGJzQ0pmeklOMCtYamJUMlA0all2Zz09
Enirkodo: 931 1660 4802
Pasvorto: 235959

Komenco je 19-a h de mezeŭropa tempozono (UTC+2). Se vi venos malfrue kaj la programo jam komenciĝis, mi petas vin, ke vi silentu. Ne ĝenu per "Bonan vesperon" ktp. Kaj malŝaltu mikrofonon. Venu kaj aŭskultu. Poste vi povos demandi. Koran dankon.

Se vi venos malfrue kaj la programo jam komenciĝis, mi petas vin, ke vi silentu. Ne ĝenu per "Bonan vesperon" ktp. Kaj malŝaltu mikrofonon. Venu kaj aŭskultu. Poste vi povos demandi. Koran dankon.

La programo povas ŝanĝiĝi. Programo pro venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.
Registritaj prezentoj

Vlastimil Novobilský kaj Jiří Kořínek: elstaraj esperantistoj, sed alimaniere – Petr Chrdle

Dum la prelegoj oni prezentos du elstarajn esperantistojn, kiuj havas kiel komunajn trajtojn perfektan konon de Esperanto kaj amon al la ĉeĥaj kulturo kaj historio, sed agis alimaniere.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉