Staĝo pri diplomatia tradukado
Staĝon pri la tradukado de diplomatiaj dokumentoj, precipe de Eŭropa Unio, gvidas d-ro Giorgio Silfer.

InternaciaKurso

Projekto Nurenbergo de la Esperanta Civito, celanta la trejnadon de profesiaj tradukistoj al esperanto, proponas ĉi-jare du staĝojn ĉe Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono. La unua por la perfektigo de tradukistoj de diplomatiaj kaj internaciaj dokumentoj, la dua pri beletra tradukado.

La unua kurso disvolviĝos 17-22 julio 2023, sub la gvido de c-ano Giorgio Silfer, iama responsulo de la oficejo pri internaciaj rilatoj ĉe regiona parlamento: ĝi enfokusiĝos specife pri Eŭropa Unio. La dua okazos 7-12 aŭgusto 2023 kaj estos dediĉita al la traduko de la komenco de bildromano: la longa komikso de Otto Gabos titolita "Esperanto".
Informas: kce@esperantio.net

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

kce(ĉe)esperantio.net

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureAlessio Giordano