Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn! Ĉar la Sumpfblume ankoraŭ estas fermita merkrede, ni renkontiĝas hodiaŭ nur virtuale per Zoom!
Detala programo: 20.01.2021: 19.00 horo virtuala kunveno per Zoom: 4-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago! Vi havas la eblecon prezenti unu el viaj plej ŝatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago. Kantoparado - Christina Dichterliebchen zupft. by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0.jpg299 kBReguloj: - Entute estas prezentitaj 9 kantoj. - Ĉiu povas sendi ĝis 24 horojn antaŭ la kunveno unu deziratan kanton (kun la ligilo ekz. al jutubo) al la adreso hameln@esperanto.de . - Elektado dependas de la alventempo de la retpoŝto. Sed preferataj estas la deziroj de la klubaj membroj. Se venas pli da kantoj, ili povas esti ludataj en la sekva Kantoparado. - Post la prezentado de ĉiuj kantoj (fare de la proponantoj) ĉiu partoprenanto en la virtuala Zoom-ĉambro rajtas voĉdoni (per ligilo al la paĝo de PollUnit, kiu aŭtomate kalkulas la voĉojn). - Disdonado de poentoj: Ĉiu rajtas voĉdoni por 3 el la prezentitaj kantoj: la kanto, kiu plej plaĉas al li/ŝi, ricevas 4 poentojn, la sekva 2 poentojn kaj por plia kanto li/ŝi rajtas doni ankoraŭ 1 poenton. (Se tio ne plaĉas al vi, per PollUnit eblas disdoni viajn 7 poentojn ankaŭ alimaniere, ekzemple 4 por la unua, 3 por la dua, aŭ al sep kantoj po 1 poento, aŭ simile.) - Post adicio de la poentoj ni ekscias, kiu estas la Kanto de la tago. - La kantoj sur rango 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado (ĉirkaŭ post 3 monatoj), kune kun 6 nove dezirataj, kaj ili povas esti reelektitaj maksimume 6 fojojn kaj poste denove proponita post unu jaro. - Multan plezuron!
Rezultoj kaj statistikoj de la voĉdonado estas videblaj ĉi tie: https://pollunit.com/de/polls/bpyrf5genn41tzj1alsilw kaj https://pollunit.com/de/polls/bpyrf5genn41tzj1alsilw/evaluations Poentoj 4-a Kantoparado.PNG32,2 kBVenkintoj post la voĉdonado (27 partoprenantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos: 1-a rango kun 38 poentoj: La vivo rozas – Joëlle Rabu 2-a rango kun 31 poentoj: Jen flirtas rev‘ – Anjo Amika 3-a rango kun 25 poentoj: Haleluja - Manno Montanna