RB_Hameln: Ĝojo revidi unu la aliajn - kune manĝi kaj babili
18:00 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln

Loka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!
Renkontu nin dum nia kunveno en la Kultur- und Kommunikationszentrum Sumpfblume por ekzerci vian Esperanto-scion kaj renkonti la lokan grupon.

Detala programo:
27.06.2020:     18.00 horo: Unua kunveno en la Sumpfblume post komenco de la pandemio:    Ĝojo revidi unu la aliajn - kune manĝi kaj babili
Ni renkontiĝas sabaton la unuan fojon post komenco de la pandemio surloke en la kulturcentro Sumpfblume. Ni kune manĝas kaj babilas. Heinz klarigas la retajn kunvenojn per Zoom kaj ni vizitas la kunvenon de la afrikanoj en la Zoom-ĉambro.

Ni estas en la Kicker-ĉambro.

Aldonaj informoj:
 
  • Vi trovas detalojn pri la renkontiĝo ankaŭ en la kalendaro de la grupo  https://www.esperanto.de/de/enhavo/hameln/kalender aŭ ĉe https://eventaservo.org/o/RB_Hameln
  • Ni okazigas renkontiĝon du- ĝis trifoje monate, nur en somero kaj ĉirkaŭ kristnasko ni paŭzas. Niaj eventoj estas taŭgaj por komencantoj, progresantoj kaj flue parolantoj. Tiu ĉi grupo estas malferma por ĉiu aĝo
  • Tiu ĉi evento estas senpaga. Bonvolu pripensi subteni la lokan gastejon mendante trinkaĵon aŭ manĝaĵeton.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉