La 21-an de februaro 1952 la polico pafmortigis en la
Universitato de Dako (Orienta Banglujo), ĉefurbo de la hodiaŭa
Bangladeŝo plurajn manifestaciantajn studentojn. Tiuj studentoj manifestaciis por ke oni agnosku la ekziston de ilia gepatra lingvo, la
bengala (bangla / bn / বাংলা ভাষা), kiun oni volis forigi de la universitato favore al lingvo "pli granda", parolata de la fortuloj de tiu momento.
La uzo de la ponto-lingvo
Esperanto en internacia komunikado realigas lingvan egalrajtecon kaj helpas ĉiujn pluvivigi sian lingvon. Ĉi tiu estas la klara mesaĝo, kiun esperanto-parolantoj el la tuta mondo volas sendi al ĉiuj tutmonde la 21-an de februaro.
Afiŝo disponebla en multaj lingvoj: albana, angla, astura, berndiĉa, bulgara, .... ktp
Kroma ligilo:
Brazilo: Ne eblas festi la jaron de indiĝenaj lingvoj