Esperanto-Populariga Asocio (EPA) en Japanio okazigos la Vintran Kurskunvenon de EPA per Zoom anstataŭ la Transjara Kurskunveno pro epidemio de kronviruso. Jen estas tri kursoj el 8 por alilandaj esperantistoj.
1 libera konversacio 1 gvidanto: Ago Takaŝi (Japanio)
2 libera konversacio 2 gvidanto: Ilia Sumilfia Dewi (Indonezio)
3 metodoj por gvidado gvidanto: Sonĝanta (Koreio), Michel Fontaine (Francio)
Eksterlandanoj bezonas pagi 1,000 enojn per Transferwise al Oomoto-Centro. Ĝis la 16-a de decembro, bonvole aliĝu, mi petas! Ni ne ricevas vin kiel partoprenantoj sen antaŭpago de la partoprenkotizo. Ni atendas vian partoprenon!