Esperanto-ekskurso al Szeged
10:50 - 16:00 (MET)
Eŭropo/Budapeŝto
Elekti horzonon
Historia Informadika Ekspozicio + interaga vidlaboratorio + vizito al 2 ZEOj + komuna tagmanĝo kaj Esperanto-lingvopraktiko + promenado en la urbo + glaciaĵo? (aŭ kuko) 🙂

Kunveno/Evento

Esperanta lingvoekskurso!

  • Oni povas uzi kaj la hungaran kaj la Esperantan lingvon, do vi estas bonvena, ĉu vi estas komencanto, ĉu vi jam havas altnivelan ekzamensukceson!

Programo:

  • De la 11:00 matene ni vizitos du gvidatajn ekspoziciojn (Retroa informadika kaj komputila ekspozicio + Interaga vidlablaboratorio).
  • Poste ni vizitos picejon por manĝi, trinki kaj babili.
  • Sekvos urbopromenado al proksima nova ZEO (Esperanta memorloko, memorŝtono) en la parko malantaŭ la muzeo Móra.
  • Se ni ankoraŭ havos forton kaj tempon, ni eble vizitos la naskiĝdomon kaj memortabulon de Baghy Gyula por kolekti la duan ZEO-punkton.

Kaj kompreneble, dum la tuta tago ni babilos en Esperanto kaj hungare, konatiĝos kaj interparolos pri diversaj temoj!


Gastiganto, loka organizanto:
Andi Evelin.
La partopreno estas senpaga, sed necesas antaŭa aliĝo!


Aliĝo:
Sendu retpoŝton al "alapitvany(ĉe)eszperanto.hu" (Szilvási László) kun via nomo, urbo kaj retpoŝtadreso.


Enirbiletoj por la ekspozicioj:
1400 HUF + 1200 HUF = 2600 HUF, pagendaj surloke.


Venu ankaŭ vi, renkontu aliajn esperantistojn, praktiku la lingvon, ricevu respondojn al viaj demandoj kaj ĝuu agrablan kompanion!


Notu la daton en via kalendaro, sendu la aliĝan retpoŝton – kaj invitu ankaŭ viajn esperantistajn amikojn!

Bonvenon!

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.facebook.com/events/s/eszpera...
alapitvany(ĉe)eszperanto.hu
Kálvária sugárút 23

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureKeményfi Imre