Zutfena Esperanto-Klubo
14:00 - 17:30 (MET)
Eŭropo/Amsterdamo
Elekti horzonon
Temo: enspezi monon per Esperanto

Loka

La loka Esperanto-klubo Zutphen kunvenos ...

Kutime, kiam oni parolas pri Esperanto, oni parolas pri la lingvo, la ŝatokupo kaj la idealoj malantaŭ Esperanto. Oni malmulte parolas pri mono. Mono estas rimedo por praktiki nian ŝatokupon, por pagi konferencojn kaj kunvenojn kaj por legi librojn kaj revuojn. Sed ni preskaŭ neniam aŭdas homojn, kiuj volas enspezi aŭ enspezas monon per Esperanto. Ĉu tio ne estas strange? 

Dum multaj aferoj sukcesas se ili ankaŭ estas komerce allogaj. Pensu, ekzemple, pri elektraj aŭtoj. Se Esperanto estas tiom pli bona ol la angla, kiel eblas, ke ĝi ne estas uzata komerce? 

Ĉu “komerco” aŭ “gajni monon” estas malpuraj (maletikaj) vortoj? Ĉu ni konas homojn, kiuj gajnas monon per Esperanto kaj eble eĉ vivtenas el ĝi? Kiel vi povus gajni monon per Esperanto? Kiajn sekvojn tio ĉi havas por homoj, kiuj volontulas por Esperanto? Ĉu uzi Esperanton komerce bezonas regulojn? Ĉu ĝi povas kunekzisti kun idealismo?

Ni diskutos ĉi tiujn temojn dum ĉi tiu kunvenon.
Poste ni kune trinkos en kafejon

Tempo: la 13-an de julio 2024 de 14:00 ĝis 17:30.
Loko: De bibliotheek Zutphen, Broederenkerkplein 2, 7201 JP Zutphen

20220917fkho1534230_500p.jpg 204 kB
Ĉe la foto
Kelkajn jarojn post kiam Zamenhof prezentis Esperanton al la mondo, en 1893, Ford sukcesis konstrui sian propran cilindran motoron, kion li pruvis al sia edzino Clara sur la kuireja vendotablo kristnaska vespero. En 1896 li konstruis sian unuan aŭton (Fonto: Vikipedio). La firmao kreskis kun la helpo de komerco. Nuntempe Fort-aŭtoj veturas tra la tuta mondo. La aŭtoj estis plue evoluigitaj en la modernajn aŭtojn, kiujn ili hodiaŭ estas. (Foto: La 17-an de septembro 2022 aŭto-ralio Poznano, fotis: FK Hovinga)
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

fkhovinga(ĉe)gmail.com
biblioteko/broederenkerk ĝis 16.00

Interesiĝintoj

Administranto