Prezento de libro pri pentristino Maruja Mallo
18:00 - 19:30 (MET)
Eŭropo/Madrido
Elekti horzonon
La verkisto, Ana Manero, prezentos sian dulingvan libron pri Maruja Mallo, 20a-jarcenta pentristo

Kunveno/Evento

Kadre de la madrida regiona kultura agado "La noche de los libros" (La nokto de libroj), kiam en unu vespero/nokto, amaso de librovendejoj, bibliotekoj, kulturaj institucioj, asocioj, ..., festas la librojn, la Madrida Esperanto-Liceo proponas al vi:

La prezentado, fare de ĝia aŭtoro, Ana Manero, de verko pri la pentristino Maruja Mallo, apartenanta al elstara jararo de la hispana kulturo en la 20a kaj 30a jardekoj de la 20a jarcento.

La libro, eldonita de SATeH (SAT en Hispanio), estas dulingva, hispana kaj esperanta.

Ne maltrafu, precipe se vi ŝatas pentrarton.
Informoj

esperanto.es/madrid
madrid(ĉe)esperanto.es
Rodríguez San Pedro, 13, 3º 7ª

Interesiĝantoj

1

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureRicardo Biurrun

Administranto