Tutbelga Zamenhoffesto
11:00 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
16-12-2023 en Genk (Limburgo)

Alia

Ĉi-jare, la Limburga Esperanto Asocio (LEA) organizas la tutbelgan Zamenhof-feston.
Ĝi okazos en Genk, en Thor Park.
La organizo Mijnverleden (Minejo historio) akceptos nin.
Ni kune manĝos kaj aŭskultos muzikon. Ni invitis 2 lokajn esperantajn muzikistojn.
Vi povas paroli kun viaj belgaj esperantaj amikoj kaj cetere eblas viziti muzeon pri la minejoj en Genk.
 


Adreso: Thorpark, Genk (B-Mine), André Dumontlaan 67, 3600 Genk 
El la stacidomo de Genk (NMBS) vi povas uzi la buson, linio G1, halteo: mijn Waterschei (minejo Waterschei). 
Informoj pri la loko: https://www.mijndepot.be/ 
 
Programo: 
11:00 – 12:00: Akcepteo + vortoj de la prezidantoj (BEF, VESPO, FEL, EBG) 
12:00 – 13:30: Tagmanĝo (supo, stufaĵo, pureo) – bonvolu mencii se vi ne mangos viandon. 
14:00 – 16:00: A) Vizito al la mineja muzeo en 2 grupoj (+8 eŭroj) 
                       B) Muziko (gitaro + kantado en esperanto de 2 Limburgaj artistoj) 
16:00 – 17:00: Kafo + Limburga torto 
 
Prezo: 28 euroj. 
Por la vizito al la mineja muzeo, oni krompagas 8 eŭrojn. (Maksimume 40 personoj!) 
Dum la manĝado, kafo aŭ teo estas inkluzivaj. 
 
Aliĝi eblas - antaŭ la 1a de decembro !!!: 
Iru al https://benelukso.eu/zamfesto2023/ kaj klaku sur “Aliĝilo” 
 
Aŭ: 
Sendu retmesaĝo al limburg@esperanto.be kun jenaj informoj: 
  • Nomo
  • Ĉu vi kunmanĝos
  • Ĉu vi manĝas vegetara/vegana
  • Ĉu vi volas viziti la muzeon

 Pagu sur la konto:  BE68 7350 5138 5534