14-a literatura konkurso „Esperanto ligas homojn” por rakonto sub la titolo Mia viv-aventuro
Organizantoj: Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko kaj Bjalistoka Esperanto-Societo

Konkurso

La konkurso celas junulojn pli ol 15 jarojn aĝajn kaj plenkreskulojn. Ĝiaj celoj estas: diskonigi la ideojn de Esperanto kaj la lingvon kreitan de bjalistokano L.L. Zamenhof kiel universala, supernacia rimedo de interkompreniĝo de la homoj.

La literatura teksto devas esti memstare verkita, prezentita en Esperanto kaj/aŭ la pola; ĝi devas esti maks. 3 paĝojn longa (po 1800 karaktroj). La verko devas esti antaŭe ne publikigita.

La konkursa rezulto estos anoncita la 13-an de decembro 2024 en la 25-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj.

Detaloj: https://espero.bialystok.pl/eo/konkurso-2024/?v=9b7d173b068d
Se vi havas demandojn, kontaktu nin retpoŝte: f14kp@ksiaznicapodlaska.pl aŭ telefone: +48 85 741 50 85.

La konkurso okazas sub alta protektado de la Urbestro de Bjalistoko. 

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

espero.bialystok.pl/eo/konkurso-2...
f14kp(ĉe)ksiaznicapodlaska.pl

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto
User profile pictureNie Maria