Tema diskutado kaj Ateliero – 94: Kaprompiloj: por amuzo, trankviliĝo aŭ freneziĝo.
Internacia
Origamio estas papera konstrua ludo. Kelkaj modeloj prezentas verajn kaprompilojn. Konstruante ilin oni povas senti la tutan gamon de sentoj: de kolero pro nepovo al jubilado de la venkinto, kiu solvis malfacilan problemon. Hodiaŭ ni pridiskutos la temon pri kaprompiloj. Fama origamisto el Francio, Jean-Jacques Delalandre, instruos la kaprompilon “Rohre” de alia fama origamisto el Italio, Alessandro Beber, kaj ankaŭ - la skatolon, kiun Jean-Jacques speciale inventis por konservi tiun kaprompilon.
03.09.2023, 20.00 - 21.30 laŭ la horzono de Francio (18.00-19.30 laŭ UTC)