🖥 Romaoj – Oldřich Arnošt Fischer
18:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Prago
Elekti horzonon
Prelego

Loka

Romaoj estas la plej multenombra etna malplimulto de Ĉeĥa Respubliko (laŭ proksimuma takso de Registara Ofico 240 300 civitanoj). Ili alvenis jam en la 15-a jarcento (1417 Prago, Znojmo), longtempe estis postsekvataj kaj diskriminataj, sed partoprenis en rezisto kontraŭ nazioj kaj kreado de nuntempa riĉa socio. Sed ĝis nun kelkaj civitanoj romaojn ne plene akceptis. Kial? Precipe pro tio, ke romaoj ne komprenas vivstilon kaj pensmanieron de plimulto kaj reciproke la plimulto scias nenion pri historio, kutimoj kaj pensmaniero de romaoj, kiuj suferas de alta senlaboreco kaj diskrimino. La prelego temas pri historio, lingvo, kutimoj, tradicioj, postsekvo, nuntempa situacio kaj problemoj de romaoj en Ĉeĥa Respubliko.

La renkontiĝo okazis rete per Skajpo. Komenco je 18-a h de mezeŭropa tempozono (UTC+2). Se vi venos malfrue kaj la programo jam komenciĝis, mi petas vin, ke vi silentu. Ne ĝenu per "Bonan vesperon" ktp. Kaj malŝaltu mikrofonon. Venu kaj aŭskultu. Poste vi povos demandi. Koran dankon.

La programo povas ŝanĝiĝi. Programo pro venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.

romaoj-700.png 717 kB
Registritaj prezentoj

Romaoj (Ciganoj) – Oldřich Arnošt Fischer

Romaoj estas la plej multenombra etna malplimulto de Ĉeĥa Respubliko (laŭ proksimuma takso de Registara Ofico 240 300 civitanoj). Ili alvenis jam en la 15-a jarcento (1417 Prago, Znojmo), longtempe estis postsekvataj kaj diskriminataj, sed partoprenis en rezisto kontraŭ nazioj kaj kreado de nuntempa riĉa socio. Sed ĝis nun kelkaj civitanoj romaojn ne plene akceptis. Kial? Precipe pro tio

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉