Ni renkontiĝas kaj parolas esperante hodiaŭ je la 19:30a horo en la gastejo "Unckel" kaj festos nian Zamenhoffeston
Kunveno/Evento
Bonvenon al la monata renkontiĝo de la Esperanto Klubo de Tubingeno!
Ĵaudon, la 4. Decembron je la 19:30a horo en la gastejo Unckel (Wilhelmstraße 17, 72074 Tübingen). Ni renkontiĝas de nove en la gastejo "Unckel" en la tereno de la universitato por festi la Zamenhoftagon de nia grupo. Kiel vi povas vidi en la suba bildo ni eĉ invitis la junan Zamenhof ;)
Ni babilos, ludos, drinkos, manĝos, ĝojos kaj ĝuos esperantujon.
Ciuj gastoj, do esperantistoj, komencantoj kaj interesiĝantoj estas bonvenaj!
Bonvolu rigardi ankaŭ nian mastodonkanalon kaj, se vi volas, sekvu nin por pliaj informoj pri Tubingeno kaj esperantujo je Mastodon ! Pliaj informoj pri nia klubo? Jen nia retpaĝo je eventaservo https://eventaservo.org/o/Tubingo