Surtrata manifestacio en Parizo, Dimanĉe, la 1-an de Majo 2022
13:00 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Esperantistoj ĉeestos la manifestacion de la 1-a de Majo !

LokaAlia

En Parizo la manifestacio defiliros de Place de la République ĝis Place de la Nation, ekde 14h, kiel pasintjare.

Esperantistoj rendevuu ĉ. la 13-a horo, sur Placo de La Respubliko, je stratangulo Faubourg du Temple.

Ĉi-tiu alvoko al Esperantistoj celas unuecon kaj diversecon :
Ĉeestu ĉiuj samideanoj, kiuj pensas, ke Esperanto estu unu grava parto por bona estonteco de la tuthomaro. Nia banderolo estos simpla "ESPERANTO".

Raporto pri la manifestacio de 1a Majo 2022 en Parizo.

01-05-2022_1_320x640.jpg 69,2 kB










Kiel pasintjare, ni ĉeestis ĉe Placo de la Respubliko por la manifestacio de la 1a de Majo. Sed ĉi-foje la suno akompanis nin. Kun du standardoj, la granda de SAT-Amikaro, kiun Eriko kuraĝe alportis, kaj tiu de Espéranto-France. Ni disdonis materialojn SAT-Amikaran, kalendaretojn kaj flugfoliojn kiujn Bernard redaktis. Inter ili troviĝas la adresoj de EDE, UFE kaj SAT-Amikaro.

1-05-2022_2_256x320.jpg 33,8 kB












Dankon al ĉiuj partoprenantoj, Elizabet, Eriko, Paskal, Ĵerar, JoPetro, Ghuti, Reĵis, Lionel, feliĉan monaton de Majo,

Lucien.

PS : restas multe da propagandiloj, por esti disdonotaj okaze de estontaj manifestacioj...


Raporto pri la manifestacio de 1a Majo 2021 en Parizo.


1Majo2021_1-2.jpg 50,9 kB










Multe da homoj, el ĉiuj nuancoj sindikataj, de maldekstraj partioj, de ekstrem-maldekstraj kaj aliaj. Multaj manifestaciantoj, el ĉiuj aĝoj, seksoj, landaj devenoj, en agrabla etoso malgraŭ la griza vetero.

Ni, Esperantistoj, komence lokiĝis sur Placo de La Respubliko, kiel anoncite. Ni alvenis, ek de 12h45, kaj iom post iom, ni nombriĝis je deko da, kun bandego "ESPERANTO" de Esperanto-France, kaj afiŝtabuloj de SAT-Amikaro. Ni estis bone videblaj, kaj ni rimarkis la intereson, kiun ni kaŭzis.

Personoj alvenis por interparoli ; menciindas du junuloj, kiujn ni neniam vidis ĝis nun : iu jam bone parolas nian lingvon, la alia lernis sola, kaj hodiaŭ renkontas E-istojn "realajn", je la unua fojo !

Propagandiloj de EDE (Eŭropo Demokratio Esperanto), preparitaj de Bernard, kalendaretoj, propagandiloj de Satam estis disdonitaj.

Ĝis ĉ. 15h ni staris je ĉi-tiu rendevua loko, poste ni provis marŝi surstrate en la manifestacio, sed estis malfacile pro la denseco de la homoj, kaj probable ankaŭ pro fuŝistaj "blakblokoj" kiuj jam ŝtopis ĉiujn. Tial, ni haltiĝis kaj daŭre restis sur placeto, kie ni estis bone videblaj, fotitaj kaj filmitaj de multaj preterpasantoj.

Por fini, ĉ. 16h30, pro laco kaj ekpluveto, ni forlasis la defiliron. Trapasante tra Bd Richard Lenoir, ni preterpasis grupon de motorciklistaj policistoj kiuj surlokis. Unu motorciklisto de la polico demandis al mi, kio estas Esperanto. Do, mi diris la klasikaj klarigojn... kaj la policisto ŝajnis tre interesiĝi.

Poste, ni iris en La Ĉerizejo-n (Esperanto-France) por redoni la bandegon, kafumi, interparoli.

Dankon al Eriko, Paskal, Ĵerar, Elizabet, Michèle, Kazue, JoPetro, Reĵis, Bernard.

Lucien.

1Majo2021_2-2.jpg 86,3 kB



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.sat-amikaro.org/
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
Place de la République - Fbrg du Temple

Interesiĝintoj

Administranto
User profile picturePariza grupo de SAT-Amikaro