🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: Miljara historio de la polaj – hungaraj rilatoj; hungara Nacia Festo
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Prezentado de Jerzy Dryja pri historio, pol-hungara amikeco; festad-kutimoj rilate al la Nacia Tago en Hungario

InternaciaLoka

Ni dankas al Jerzy Dryja por la prezentota prelego "Miljara historio de la polaj – hungaraj rilatoj". Krome ni lernos pri la historio de la hungara Nacia Tago, pri la kutimoj de la festado en tiu tago (15a de marto). Kompreneble ni havos tempon ankaŭ por diskutado, interŝanĝo de opinioj, rakontado, ktp. Ni lernu unu de la aliaj kaj pasigu kelkajn horojn en agrabla, amika etoso. Bonvenon al nia diskutrondo!
En ĉiu mardo inter 19:00-22:00 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
La liston de la temoj, prezentadoj por la jaro 2024 ni baldaŭ aperigos sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de
Grubenhagenstr. 6

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureEsperanto-Centro Herzberg