Eblas renkontiĝi en Parizo, Sabate, ĉe SAT-Amikaro, inter 14h kaj 18h.
Ni bedaŭras la nuntempan mankon de vivo en la sidejo de SAT-Amikaro, mankas al ni la kara etoso de parolrondoj, de kursoj, mankas vizitantoj el plej diversaj landoj.
Kvankam pro viruso KV19 la nuna leĝo malpermesas kulturajn okazojn-rendevuojn, malpermesas amikecajn man-al-manojn kaj kisojn, tamen rimarku ke aĉetantoj en vendejo ne malrajtas interparoli, se ili renkontiĝas pro hazardo, senrendevue !
Sciante ĉi-tion, eniru la SAT-Amikarejon (la aŭtomata pordo estas riparita), zorge lavu viajn manojn kaj vestu la buŝmaskon, mienu interesiĝi pri la novaj libroj (PIV-2020, Veganismo, Rajto je pigro, k.a.), kaj efike rekonstruu la mondon : libere interparolu, amike babiladu kun samideanoj !
Ne restu en la izolo de interreto ! – Ne lasu nin en soleco ĉi-tie !
Kore,
Zam & Dzeka, la senmaskuloj kaj sengantuloj
************************************
Nuntempe en la Pariza regiono, je tria fojo, ni re-kvaranteniĝas pro KV19.
Sed ĉi-foje, la librovendejoj rajtas malfermi ! Profitu la okazon, venu por iom diskuti, por "rekonstrui la mondon", kiel antaŭ 150 jaroj faris la revoluciantoj "Communards" de la Komunumo, sciu, ke tiu evento ne nur Parizurba estis !