Renkontiĝo en Parizo, Sabate, ĉe SAT-Amikaro, inter 14h kaj 17h
14:00 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Librovendejo estas ankaŭ renkontejo !

Loka

Zam kaj Dzeka informas :

Eblas renkontiĝi en Parizo, Sabate, ĉe SAT-Amikaro, inter 14h kaj 17h.

sidejo_jan2021_800x200.jpg 40,6 kB





Ni bedaŭras la nuntempan mankon de vivo en la sidejo de SAT-Amikaro, mankas al ni la kara etoso de parolrondoj, de kursoj, mankas vizitantoj el plej diversaj landoj. 

Kvankam pro viruso K19 la nuna leĝo malpermesas kulturajn rendevuojn, malpermesas amikecajn man-al-manojn kaj kisojn, tamen rimarku ke aĉetantoj en vendejo ne malrajtas interparoli, se ili renkontiĝas pro hazardo, senrendevue !

Sciante ĉi-tion, eniru la SAT-Amikarejon (la aŭtomata pordo estas riparita), zorge lavu viajn manojn kaj vestu la buŝmaskon, mienu interesiĝi pri la novaj libroj (PIV-2020, Veganismo, Rajto je pigro, k.a.), kaj efike rekonstruu la mondon : libere interparolu, amike babiladu kun samideanoj !

Ne restu en la izolo de interreto ! Ne lasu nin en soleco ĉi-tie !

Dzeka+Zam-288x384-2.jpg 20,1 kB













Kore,

Zam & Dzeka, la senmaskuloj kaj sengantuloj

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.sat-amikaro.org/
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
132-134, Boulevard Vincent-Auriol

Interesiĝintoj

Administranto