- La komunaj celoj de la ludo estas
- uzi ĉiujn literojn kaj
- konstrui longajn votojn
vidu venko/malvenko-tabelo sube.
- Se ekestas tro multaj neuzataj vokaloj, ĉiuj (eĉ spektantoj) malvenkas 💔.
["tro multaj" povas esti 3 aŭ 2 laŭ la riskemo de la ludantoj]
- Tiu kies vico estas rajtas konstrui vorton.
- Aliaj ludantoj kaj spektantoj rajtas konsili vortojn. La vorto-konstruanto rajtas kaj akcepti kaj malakcepti la konsilojn, kaj finas sian vicon alklakante la butonon "Turnu" aŭ premante la spacoklavon.
- Por konstrui novan vorton oni
- rajtas uzi la neuzitajn literojn kaj literoj de ankoraŭ konstruitaj vortoj
- devas uzi almenaŭ unu neuzitan literon
- devas ŝanĝi almenaŭ unu vorteron en ĉiuj uzataj vortoj
- devas uzi ĉiujn literojn de la uzataj vortoj
- ne rajtas konstrui vorton kiu enhavas malpli ol 3 literoj
- La konstruata vorto devas esti
- oficiala aŭ akceptata de ĉiuj partoprenantoj
- "bona" (nemalrekomendata laŭ ĉi tiu sinonimaro [ni kontrolos nur se estas dubo]).
- Kaj ludantoj kaj spektantoj rajtas sugesti/rekomendi regulo-ŝanĝojn. Se ĉiuj konsentas pri ĝi, la nova regulo enviviĝas. (La fona celo de ĉi tiu provludo estas malkovri bonan kunlaboran ludon.)
Venko/malvenko-tabelo:
(kolono = nombro de neuzitaj literoj ĉe la fino | vico = longeco de la plej longa vorto)
| 6 | 7| 8 | 9|10|11|12+
0|🙂|😀|😀|💚|💚|💚|💚
1|💔|😐|🙂|😀|💚|💚|💚
2|💔|💔|😐|🙂|😀|😀|💚
3|💔|💔|💔|😐|🙂|😀|😀
4|💔|💔|💔|💔|💔|😐|😐
5|💔|💔|💔|💔|💔|💔|💔
Kial ni planas ludi tiel? Multcele.
- Unue ni kredas ke facileco estas gravega eco de Esperanto. Kaj tial ni ŝatus lerni uzi Esperanton kiel eble plej facilmaniere, anstataŭ mallaboreme uzi nenecesajn novajn radikojn. Ni esperas ke ĉi tiu ludo helpos nin plibonigi nian vortkonstruado-kapablon. Kaj tiel nature bonlingvigi nian Esperanto-uzadon (en la spirito de https://bonalingvo.info). Vidu ankaŭ la verkon Kunmetado estas simpla! de Tirifto.
- Kunlaboraj ludoj estas malaĉaj kaj bonegaj sed bedaŭrinde tro maloftaj.
- Ni esperas ke ludante tiel eĉ kvazaŭ komencantoj povos partopreni kaj ĝui la ludon.
Venu se vi ŝatus ludi aŭ spekti ĉi tiun provludadon.
Ni aktivas ankaŭ en babilejoj:
kie ĉiu estas bonvena kiu ŝatus aliĝi.