18 Februaro 2022 : Programita(j) funkci-ĉeso(j). Reciklo. Multaj modernaj aparatoj estas ek de la fabriko-tago programitaj por ne plu aŭ por mis-funkcii ek de iu antaŭe fiksita dato aŭ kondiĉo ; ĉu por instigi al nova aĉeto, aŭ pro sekureco ? Kial nenio plu estas riparebla nuntempe ? Kion vi faras de viaj malnovaj ŝatataj objektoj ? Ĉu ekzistas homoj/ideoj/leĝoj/k.c. kies funkci-ĉeso (morto) estas programita ? kiel recikli sin ? ĉu vi provis ?... ...
La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kun via buŝmasko aŭ mentontuko aŭ kubutozono laŭ la nuna Pariza modo, aŭ sur la fronto se vi ribelas, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !
Programo de la parolrondoj : https://www.sat-amikaro.org/vendredaj-parolrondoj-rekomencigxas-cxe-sat-amikaro?lang=eo
Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto. Se la krad-kurteno fermas la butikon, bonvolu frapi je la pordo, ni malfermos por vi. Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.