Ekspozicioj en Sagunto kaj Albarracin
Ekspozicio pri "Esperanto, lingvo internacia, neŭtrala kaj facila" kaj "Historio de Esperanto en Valencio"

Loka

De la 2a ĝis la 6a de marto estos montrita en Sagunto (Valencilando) ekspozicio pri Esperanto, en la kulturcentro "Mario Monreal". Ĝi estos akompanata de prelego, la 6an je la 7a vespere, en kiu partoprenos Alberto Granados, prezidanto de la teruela grupo Liberanimo kaj estrarano de Hispana Esperanto-Federacio, kiu parolos pri "Esperanto, lingvo internacia, neŭtrala kaj facila", kaj Raúl Salinas, prezidanto de la Grupo de Esperanto de Valencio, pri "Historio de Esperanto en Valencio".

La ekspozicio poste vojaĝos al Albarracín (Aragono), konkrete al ties Municipa Biblioteko, kie ĝi estos montrata inter al 19a kaj 22a de marto. Estas antaŭviditaj du prelegoj, la 19an de marto fare de Alberto Granados kaj la 21an fare de la historiisto Serafín Aldecoa.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj