🖥 NASK 2023: La arto de tradukado
20:30 - 22:00
Ameriko/Novjorko
Elekti horzonon
12-semajna studrondo por altnivelaj lernantoj (kaj diligentaj progresantoj)

Kurso

Por detaloj, la kosto kaj por aliĝi, vizitu https://nask.esperanto-usa.org/sesioj/2023-someraj_kursoj/?eo

Literaturo estas inter la plej altaj esprimoj de homaj spertoj, kaj interkultura perado de homaj spertoj estas la ekzistokialo de Esperanto. Do literatura tradukado havas aparte gravan rolon en nia lingvo, sed ne nur tial; la lingvo mem naskiĝis el literatura tradukado, kaj per tradukoj ĝi daŭre riĉiĝas kaj maturiĝas.

Kompreneble, neniu unuopa kurso sufiĉas por instrui la tradukarton. Sed ni povas multon lerni el la konsiloj de niaj antaŭuloj, profitante de iliaj streboj kontraŭ diversaj tradukdefioj. En tiu ĉi kurso ni legos eseojn kaj komentariojn de tradukistoj kaj famaj kaj fifamaj. Ni konsideros la diversajn kaj foje kontraŭajn vidpunktojn kun aparta atento al ebla utilo por tradukado al kaj el Esperanto. Depende de intereso, ni legos eseojn de William Auld, Gaston Waringhien, L.L. Zamenhof, Fernando de Diego, Humphrey Tonkin, Anna Löwenstein, Istvan Ertl, Ferdinand de Saussure, Friedrich Schleiermacher, Jorge Luis Borges, kaj Vladimir Nabokov. Preskaŭ duono de la eseoj estos en Esperanto, kaj duono en la angla – kun resumoj en Esperanto.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

nask.esperanto-usa.org/sesioj/202...
admin(ĉe)esperantic.org

Interesiĝintoj

Administranto