Zamenhof-Tago
16:00 - 18:00
Afriko/Lubumbaŝo
Elekti horzonon
ZAMENHOFA TAGO EN LUBUMBAŜO

Loka

Por la unua fojo en la historio de Esperanto okazos en Lubumbashi, sude de Demokratia Respubliko Kongo en la provinco Supra Katango, esperanto-evento. Temas interalie pri  la memortago pri la naskiĝdato de la kreatoro de la internacia lingvo Esperanto, Ludeviko Lazaro Zamenhof. 
La evento okazos dimanĉe, la 24an de decembro 2023, ĉeeste en Lubumbashi en la preĝejo C.E.P.A.M. 
Estos invititoj esperabtistoj kaj neesperantistoj, okazos interesaj prelegoj kaj programeroj.

Nia klubo estas nova ankoraŭ nova kaj ni volas malfermi ĝin oficile al ĉiuj kaj esperantistoj kaj neesperantistoj ĉeeste por kunlaboro kun la neesperantista societo.

Nu, se vi volas apogi nian klubon por pli bona daŭrigo, de vi ni bezonas vian salutmesaĝon kun indiko de via lando, urbo, provinco laŭeble.
Bonvolu sendi vian salutmesaĝon al : espoirkasati@gmail.com
Se vi legas tiun ĉi mesaĝon kaj konas esperanton, kiu loĝas ĉiurbe, bonvolu sendi al li/ŝi mian telefonnumeron por kontakto kaj ebla partopreno en la evento

Dankeme,

Espoir Ngoma Kasati
La fondinto de la klubo.
Dosieroj