Sarlanda Esperanto-Ligo okazigos sian 75-an Kulturan Semajnfinon
de la 26-a ĝis la 28-a de junio 2026 en la Kardinal-Wendel-Domo en Homburgo. (
https://www.kardinal-wendel-haus.de/)
Atendas vin interesa programo (elŝutebla dokumento ankoraŭ ne estas, sed venos) konsistanta el aktivaĵoj, diversaj prelegoj por Esperanto-parolantoj, kursoj por progresintoj kaj komencantoj. En la libroservo de Jean-Luc Thibias vi certe trovos allogan legaĵon kaj esperantaĵojn.
Ni komencos la semajnfinon jam vendrede posttagmeze per via alvojaĝo kaj post la vespermanĝo ni aŭskultos dum bonveniga vespero jam la unuan prelegon, kiu gvidos al komuna aktivado por pli bone konatiĝi. Ni aŭskultos koncerton (ni ankoraŭ ne rivelas la nomon) kaj poste ni kunsidos en etosa rondo en la knajpo (sarlande: vertŝaft').
La sabaton ni dediĉos al prelegoj, atelieroj, lingvokursoj kaj busekskurso al la sarlanda vidindaĵo (ni decidos pri la celo dum la Zamenhoffesto).
Post la busekskurso estos ebleco partopreni ekumenan diservon en Esperanto.
La kulmino de la Kultura Semajnfino estos bela, bongusta, (laŭeble plenaera)
bankedo kun kradrostaĵoj en gaja etoso sekvita de
koncerto de konata esperantista muzikisto je sabato vespere.
Dimanĉon matene ni daŭrigos la programon per
prelegoj kaj
atelieroj ĝis la komuna tagmanĝo.
La aliĝilon vi trovas ĉi-tie:
Kultura Semajnfino 2026 | Esperanto in Deutschland