Georges Duhamel (1884-1966), komence kuracisto, verkis, post la unua mondmilito kiu profunde markis lin, romanojn, eseojn, poeziojn, vojaĝ-raportojn. Lia verkaro estas portata de humanismo, de "kulturo" larĝa-sence. Li ankaŭ estis favora al Esperanto. [11 ĉeestintoj ĉirkaŭ la tablo + 1 per reto. Fine de la kunveno, ni iris je 500 metroj, al la domo kie li naskiĝis, sed vidis neniun memor-platon.]
sidejo_jan2021_800x200.jpg40,6 kB La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !