🖥 Ĉina printempa festo kaj la 12 zodiakoj.
19:00 - 21:00
UTC
Elekti horzonon
Prelego de Jianchao YU.

Kunveno/Evento

La 4-an de decembro 2024, UNESKO enskribis la Printempan Feston en la kategorion de Nemateria Kultura Heredaĵo de la Homaro. La Printempa Festo (nome ĉina Novjaro), okazanta en la unua tago de la unua monato lunkalendare, estas tradicia festo de Ĉinio. Laŭ la ĉinaj 12 zodiakaj signoj, la nuna jaro (2026) estas ĉevala jaro. Ĉu en via loko oni festas la Printempan Feston?

Tiu ĉi evento estas organizita de la londona (LEK) kaj antverpena (LVS) kluboj.

Petu la zoom-ligilon ĉe:
https://londonaesperantoklubo.com/zoom.html

LVS-anoj povas peti la zoom-ligilon ankaŭ retmesaĝe (antaŭ 18:00 CET) ĉe:
esperanto-antwerpen@esperanto.be

Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.
Informoj

londonaesperantoklubo.com

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto