21-a Novjara Renkontiĝo 2024/2025
Internacia unusemajna renkontiĝo por plenkreskuloj, junuloj kaj infanoj, kun multfaceta programo

Internacia

Komune festi la Novan Jaron

Internacia kunveno
Ni invitas vin partopreni en la dudekunua Novjara Renkontiĝo (NR), en Wiesbaden, 40 km okcidente de Frankfurto ĉe Majno. Refoje ni ŝatos ĝui agrablan etoson kun amikoj, konatoj kaj novuloj.

Multaj denove estos el la meza generacio, kun aŭ sen kunuloj kaj infanoj; ankaŭ ĉi-foje ni sincere bonvenigos homojn pli aĝajn kaj pli junajn.

Familioj, infanoj, junuloj, pliaĝuloj

En Novjara Renkontiĝo familioj estas aparte bonvenaj kaj estas granda oferto por infanoj kaj junuloj - sed tute same ĉiuj aliaj homoj estas bonvenaj kaj ni havas grandan programoferton ankaŭ por homoj sen infanoj.

14-a Novjara Internacia Semajno (NIS)

Samtempe ni planas la dekkvaran Novjaran Internacian Semajnon (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj. Montriĝis dum la pasintaj NR/NIS, ke la kunestado de ambaŭ celgrupoj tute bone funkcias. Ni antaŭvidas ankaŭ ĉi-foje kune loĝigi la NIS-partoprenantojn. (La ceterajn koridorojn ni dividos inter familioj kun infanoj kaj pli kvietemaj unuopuloj kaj paroj.) 
Informoj

esperanto.land/nr
lu.esperantoland(ĉe)gmx.de
Jugendherberge Wiesbaden, Blücherstr. 66-68, 65195 Wiesbaden

Interesiĝantoj

3

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureLu Wunsch-Rolshoven


User profile pictureBert Schumann

Administranto