🖥 Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro?
20:00 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Tema diskutado kaj Ateliero – 88: Kion komunan havas rano, vulpo kaj koko?

Internacia

image.png 824 kB

En la fama fabelo de Lewis Carroll “Alico en Mirlando”, Ĉapelisto demandis al Alico: “Kiel korako similas al skribotablo?” Tiu demando restis sen respondo. Еn nia kazo, rano, vulpo kaj koko estas kunigitaj de la fakto, ke ĉiuj ĉi modeloj estis kreitaj de la sama aŭtoro, Jean-Jacques Delalandre, elstara origamiisto el Francio, kiu instruos hodiaŭ. Kaj ankaŭ unu komuna trajto: ili ofte rolas en la fabeloj de diversaj popoloj. Pri tio kaj pri aliaj komunaj trajtoj de tiuj bestoj ni diskutos, faldante tiujn elegantajn modelojn.

02.076.2023, https://us02web.zoom.us/j/87857894318
Kunven-identigilo (Meeting ID): 878 5789 4318
Pasvorto ): skribu la nomon de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj 

La ateliero okazas kun Zoom-subteno de IREA ĉiudimanĉe, je la 20.00 - 21.30 laŭ la horzono de Francio (18.00-19.30 laŭ UTC)

En la atelieroj kaj prelegetoj de Larysa Osadchuk (asocio “Animation Création Culture Origami”) ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon, kaj trovi en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montras ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio. Ni prediskutas diversajn aspektojn de origamio kaj faldas interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.
Esperanto kaj origamio - du universalaj lingvoj por internacia komunikado. Aliĝu!

Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

accorigami(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureAlain Delmotte