🖥 Prelego de D-ro Byelongo Elisee Isheloke en IrEK-9: "Kovim-19 kaj ĝiaj efektoj en la eduka sektoro: kazo de Baraka en la orienta DRKongo"
14:00 - 15:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio"”.

InternaciaLoka

Kadre de la 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) prelegas D-ro Byelongo Elisee Isheloke kun la temo "Kovim-19 kaj ĝiaj efektoj en la eduka sektoro: kazo de Baraka en la orienta DRKongo"

Priskribo de la prelego: Mi parolos pri la pozitivaj konsekvencoj de la Kovim-19 en Baraka urbeto kaj uzos la kazon de la Universitato Espero de Kongo (UEK) por reliefigi kion mi priparolos. Mi provos rigardi al tio, kio okazis en la malsanulejoj dum tiu periodo, ĉefe en la eduka sistemo kaj analizos...

Pri la preleganto: Elisée estas esperantisto ekde 1993. Li migris al Sud-Afriko en 1998, studis tie por doktoriĝi pri manaĝerado kaj administrado en 2018 post magistra grado (kiel MBA). Kun pli ol 14 jaroj de spertoj kiel instruisto kaj iom en industrio, li estas rektoro de UEK kaj asocia profesoro en ISP (Institut Supérieur Pédagogique), kaj laboris por kelkaj jaroj por UCT kaj DUT (respektive "the University of Cape Town" kaj Durban University of Technology). Kun la helpo de amikoj, li enkondukis Esperanton en UEK kaj planas instali tie fakultaton pri lingvo kaj interlingvistiko. Elisee dankas ĉiujn, kiuj helpas aŭ akompanas lin en tiu ĉi projekto. Nun li "kunordigas" la Afrikan Komisionon de UEA kaj esperas restrukturi ĝin por pli bona funkciado.

La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio”.

Por tuja aliĝo al la Kongreso (senpage), bv. skribu nur viajn nomon, landon kaj retpoŝt-adreson en https://www.espero.ir/eo/irek-9/ aŭ sendu retmesaĝon kun la supraj informoj al: info@espero.ir

Ĝis nun, honorigis nin i.a. jenaj karuloj por prelegi kaj/aŭ salutmesaĝi en la IrEK-9:
Profesoroj Duncan Charters, Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Sean O Riain, Keyhan Sayadpour, Przemysław Paweł Grzybowski, Jorge Antonio Leoni de León, Mohammad Karamudini, kaj ges-roj François Lo Jacomo, Katalin Kovats, Salah Mohammadpour, Byelongo Elisee Isheloke,   … Por vidi kiam kaj pri kio ili prelegos, bv. rigardu la daŭre ĝisdatigatan programon de la Kongreso en https://www.espero.ir/eo/irek-9/

Alir-informo:
La Kongreso okazos en Zoom
Zoom-ligilo por IrEK-9:

https://us02web.zoom.us/j/82052484766
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo: 820 5248 4766
Pasvorto: La nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

Vive spektebla ankaŭ en la jutuba kanalo de UEA: https://www.youtube.com/UEAviva
 

Kun koraj dankoj, salutoj kaj bondeziroj,
Irana Esperanto-Asocio (IrEA)

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto