🖥 Esperanto parolteknologio
17:00 - 18:00
Ameriko/San_Paŭlo
Elekti horzonon
La nuna stato de STT/TTS-teknologio por Esperanto

Kunveno/Evento

Andy Blair, Vicprezidanto de Esperantic Studies Foundation (ESF), prezentos superrigardon de la nuna stato de Parolo-al-Teksto (STT - Speech-to-Text) kaj Teksto-al-Parolo (TTS - Text-to-Speech) teknologioj laŭ ilia apliko al Esperanto kaj al plej multaj aliaj minoritataj lingvoj… kaj kion oni povas fari por antaŭenigi la situacion.
TTS (teksto-al-parolo) kaj STT (parolo-al-teksto) estas teknologioj bazitaj sur maŝinlingvaj modeloj, kiuj ebligas konvertiĝon inter teksto kaj parolo, faciligante hom-maŝinan interagadon kaj alireblecon.

****
Andy Blair estas entreprenisto kaj komunuma koreografo. Li estas jura profesiulo kun propra praktiko, kaj ankaŭ fondinto de la organizaĵo Ubuntu Refugee kaj la Maritimes Assoc of International Languages. Li fondis kaj gvidis multajn kampanjojn kaj movadojn pri demokratio, lingvo kaj klimata ŝanĝo. Andy loĝas en Halifakso, Kanado, kie li estis esperantisto ekde 2020.

https://us02web.zoom.us/j/3299297730?pwd=SFZhVVU1WjJxU3BjMUR2ZWlwMUZUdz09 
ID de kunveno: 329 929 7730 Pasvorto: 333870
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉