Mireille Grosjean, emerita instruisto pri lingvoj, proponas retajn kunvenojn por doni eblon al esperantistoj uzi nian lingvon kaj progresi en parol- kaj komprenkapabloj.
Ŝi trovis inspiron en la famaj TED-prelegoj, kiuj daŭras 18 minutojn, kaj decidis, ke la maksimuma daŭro de prezentaĵoj estu 16 minutoj, pensante pri la 16 reguloj de nia lingvo. Temas pri maltedaj kunvenoj.
Do personoj, kiuj deziras paroli Esperanton, povas prepari mallongan tekston pri iu temo, konsekvence ili devos prepari sin esplorante pri la bezonataj vortoj. Antaŭ la kunsido ili ekrilatu kun Mirejo kaj anoncu sian temon. Dum la kunsido ili povos legi sian tekston, sed ili ankaŭ devos respondi al demandoj, do paroli libere. La kunsido aspektos kiel mozaiko de diversaj prezentaĵoj.
Ŝi organizis retsurfacon por la grupo kaj anoncas la datojn :
Kutime merkrede de la 17-a ĝis la 19-a horo (svisa tempo)
Merkrede 13-an de aŭgusto 2025
Merkre 27-an de aŭgusto 2025
Merkrede 10-an de septembro 2025
Merkrede 24-an de septembro 2025
Merkrede 8-an de oktobro 2025
Merkrede 22-an de oktobro 2025
Merkrede 5-an de novembro 2025
Merkrede 19-an de novembro 2025
Merkrede 3-an de decembro 2025
Merkrede 17-an de decembro 2025
La interesatoj skribu al Mirejo kaj ili ricevos de ŝi la ligilon. Ŝia retadreso : mirejo.mireille@ gmail.com
Ĉiu sentu sin libera proponi temon, aŭ nur aŭskulti. La daŭro ne nepre estu 6 minutoj de peĉakuĉo aŭ 16 minutoj maltedaj. Ĝi povas esti malpli ol 6 minutoj. Ĝi ne povas esti pli ol 16 minutoj. Por ke la parolantoj estu sen streĉo, la kunsido ne estas registrata.
Ne temas pri kurso. Se aperas ia gramatika malfacilaĵo, demando aŭ konstanta eraro, la afero estos traktata de Mirejo post la reta kunveno nur kun la koncerna persono.
La retaj kunvenoj kun Mirejo okazas sub la aŭspicioj de Svisa Esperanto-Societo kaj Svisa ILEI-Sekcio.
Ĝis baldaŭ en la Reto !
Elkore salutas Mirejo