3-a GEJ-Semajnfino
Stadt Wehlen (Sächsische Schweiz)

Internacia

canvas.png 1,07 MB
Jam denove estas tempo: La sekva GEJ-Semajnfino baldaŭ okazos. Ĉe tiu renkontiĝo organizata de la Germana Esperanto-Junularo, kiu ĉi-foje okazos de la 21-a ĝis la 23-a de aprilo 2023 apud pitoreska natura rezervejo en la regiono Sächsische Schweiz (laŭvorte “Saksia Svislando”) ĉe Stadt Wehlen, atendos vin multe de amuziĝo kaj bunta programo. Krom atelieroj pri temoj kiel asocia agado kaj varbado por Esperanto ni ankaŭ planas ekskurson en la ĉirkaŭaĵo kaj historian gvidadon pri loka kontraŭfaŝisma rezistado dum la nazia epoko.

Vi povas aliĝi al la evento ĉi tie: https://tinyurl.com/2aGEJSemFin
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj